使用Player FM应用程序离线!
La festivalo Kruciĝo de kulturoj
Manage episode 439593109 series 88957
Dum la semajnfino inter la 13-a kaj la 15-a de septembro en Varsovio okazos la 20-a eldono de la festivalo „Kruĉiĝo de Kulturoj”. En ĝia daŭro aŭdiĝos muziko el la tuta mondo. Artistoj el la Suda Koreio, Insularo de la Verda Kabo, Alĝerio, Malio, Angolo kaj Italio donos ses koncertojn. La festivalo tradicie prezentas la plej interesajn artajn eventojn de la monda muzikkulturo, ebligas konatiĝon kun novaj instrumentoj, kun aliaj kanonoj de belo, kun nekonataj ritmoj kaj sonbunto. La festivalon inaŭguros Elida Almeida el la Kaboverda Insularo, kies valura voĉo ligita kun la sceneja temperaturo emanas la vivĝojon. Kvin albumoj alportis al ŝi internacian rekonon de kritikistoj kaj publiko. Samtage prezentiĝos la sudkorea grupo Duk-Soo Kim and Ensemble Sinaw. Ĝiaj muzikistoj utiligas sonojn de la ŝamana rita muziko kaj ĝia gvidanto apartenas al la plej gravaj figuroj de la korea tradicia plenumarto kaj estas la pioniro de novaj malkovroj en la ludtekniko per tradicia korea tamburo Janggu. Dum la tri festivalaj tagoj prezentiĝos ankaŭ la itala ensemblo Suonno d’Ajere prezentanta muzikon ligitan kun Napolo, kiu debutis per la disko Suspirio; Koncertos Bonga el Angolo, kiu eldonis jam 40 muzikalbumojn, kantisto kaj tekstoaŭtoro de siaj kanzonoj ligitaj kun la tradicia muzikfluo de Angolo – semba. Dum la festivalo prezentiĝos la alĝeria ensemblo Lemma, konsistanta sole el virinoj, plenumanta tekstojn el mistikaj verkoj aŭ poezio malhun, kiu traktas religiajn temojn inspiritajn per pieco de mistikaj fratularoj. En la finalo koncertos fama afrika kantistino Oumou Sangare. Ŝia muziko ligas al la tradiciaj dancoj de Malio kantataj akompane de muzikinstrumentoj el kalabaso – shekere. Nomumita por Grammy-premio en 2010 en la kategorio la Plej Bona Albumo kun ka Nuntempa Monda Muziko, ŝi akiris ĝin la sekvan jaron en la kategorio La Plej Bona Kantista Kunlaboro.
El la elsendo 10.09.2024. Legas Maciek 02′ 26″
https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2024/09/kk_mj_Krucigo-de-kulturoj_0226.mp3930集单集

所有剧集
×欢迎使用Player FM
Player FM正在网上搜索高质量的播客,以便您现在享受。它是最好的播客应用程序,适用于安卓、iPhone和网络。注册以跨设备同步订阅。